Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
Le blog de Bernard SARLANDIE

Al Sabine.

26 Mars 2013, 08:59am

Publié par Bernardoc

         Lastan fojon, kiam mi aŭdis la voĉon de Sabine estis la 22an de decembro 2012. Mi certas pri la dato, ĉar nis estis survoje al Torino, kaj la poŝtelefono sonoris dum nia paŭzo sur la aŭtovojo, proksime al Clermont-Ferrand. Nia interparolado estis ege malfacila, ĉar ŝajnis, ke Sabine ne bone aŭdis kion mi diris al ŝi.

         Ŝi rakontis al mi kiel lacega ŝi sin sentis. Ŝi ankaŭ petis de mi, ke mi sendu al ŝi la tekston, kiun mi legis okaze de la festo por ŝia 80a datreveno. Tiutempe, mi ne plu memoris pri tio, sed subite, kiam ni revenis hejmen post la Julfesto, mi pensis kaj retrovis la tekston.

         Post nia konversacio, mi diris al Rose : « Sabine estas adiaŭanta ; verŝajne ni ne plu vidos ŝin ».

         Do, dum nia unua kunveno en Januaro, mi insistis por ke ni sendu poŝtkarton al ŝi, kun la teksto kiun mi fotokopiis. Espereble ŝi ricevis ilin, ĉar ni ne sciis pri ŝia restado en maljunulejo.

         Ni ĉiam memoros pri ŝiaj gustumaj vinberoj kaj vinbersuko, kun kiuj ŝi regalis nin dum niaj oftaj ĝeneralaj asembleoj ĉe ŝi. Ankaŭ niaj komunaj spektakloj kun La Kompanoj estos neforgeseblaj.

         Ve, turniĝas la rado, sed mi sugestas, ke ni dediĉos nian venontan spektaklon al nia amikino.

Et ce n'est pas fini...
 

Commenter cet article