CCOO UGT CGIL CISL UIL CGT DGB OPZZ Solidarnosc
La soci-ekonomika krizo havas pli fortegajn efikojn sur la situacio de virinoj, labore aŭ vive, plifortigitaj pro la « kontraŭ-krizaj antaŭrimedoj.»
Niaj sindikatoj, el 5 Eŭropaj regionoj, deziras atentigi pri tiu realeco.
Laboraj Komisionoj kaj UGT el Valencio, Hispanio, CGIL/CISL/UIL el Emilio Romanjo, Italio, CGT Akvitanio, Francio, DGB el Hesselando, Germanio, Solidarnosc kaj OPZZ el Pollando, funkciantaj kiel partneroj, estas starigantaj, ekde 2008, komunan projekton pri egaleco inter viroj kaj virinoj, kun, ene de ĉiu regiono, la startigo de observatorio de egaleco kadre de la partnerado.
Tio estas loko por :
- Vigle atenti pri la evolo de la laboro ĉe la virinoj kaj ankaŭ pri la kolektivaj konvencioj kaj la naciaj aŭ regionaj leĝoj ;
- Ellabori komparajn diagnozojn pri viroj/virinoj, nombre kaj laborkondiĉe (horaroj, labortipoj, salajroj, akordiĝo inter familia- kaj profesia-vivo) ;
- Precize situigi la obstaklojn, kiuj kaŭzos neegalaĵojn, kaj eĉ diskriminaciojn ;
- Proponi sindikatajn agojn favore al vera kaj efektiva egaleco pri salajro kaj ŝanco koncerne virojn kaj virinojn ĉe labor-merkato kaj sekve en siaj vivoj.
Niaj sindikatoj, konsciaj, ke la ekonomika krizo frapegas ĉiujn Eŭropajn salajrulojn – eĉ en la landoj kie okazas kreskadeto, la nombro de malriĉaj laboristoj plialtiĝas – deklaras, ke grava atento devas esti dediĉita al la ĉefaj malprofitaj konsekvencoj por virinoj. Ĉiuj informoj kolektitaj dum la ARIADNA projekto devas esti aktualigitaj.
La misharmonioj viroj/virinoj, la neegalaĵoj dum profesia kaj familia vivo, antaŭekzistantaj en la socio, plifortigas la efikojn de la krizo kaj pligravigas la virinajn vundeblecon kaj marĝeniĝon.
En 2008/2009, la viroj estis la unuaj atingitaj de senlaboreco pro tio, ke devigaj maldungadoj okazis ĉe industrio kaj konstruistaro. Ek de 2010, la virina proporcio de senlaboreco estas pli alta pro tio, ke la publikaj servoj, kie ili estas pli altnombraj, bridadiĝis.
La Internacia Labor-Organizo, la Eŭropa Parlamento, la OCDE, substrekas la superan nombron de virinoj ĉe la senlaboruloj…precipe koncerne la « portempan senlaborecon ».
Ĉar la recesio kaŭzis :
- Kreskon de portempa laboro, amase trudita ĉe virinoj ;
- Multobligon de nuligeblaj kontraktoj, ĉefe ĉe virinoj, kiel atestas rezolucio de la Eŭropa Parlamento « pri la portempa laboro ĉe la laboristinoj » (n.2018/2010), kiu substrekis la seksan naturon de la portempa laboro ;
- Mallongajn kaj netipajn horarojn kun malaltaj salajroj, kiuj estas universalaj propraĵoj de virinlaboro.
La emeritiĝ-reformoj, en ĉiuj el niaj landoj, pli suferigas virinojn, ĉar ili devas haltigi siajn karierojn. Mona malsolideco kondukas pli kaj pli da virinoj ĉesi sin flegi, iri al preventaj konsultoj kaj ekzamenoj, tial ke ili malsaniĝas.
La nombro de virinoj solaj kun infanoj, kiuj devas iri al manĝdisdonado, estas ĉiam kreskanta. La senlaboreco devigas la junulojn reveni ĉe siajn gepatrojn, la malaltiĝo de la familiaj enspezoj devigas maljunajn dependajn homojn resti hejme. La hejmaj ŝarĝoj kreskas, suferitaj de la virinoj.
Recesio kaŭzas grandegajn ondojn da migrantoj. Virinoj estas precipe direktitaj al neformala laboro, ofte hejmaj taskoj, infanvartado, flegado.
La malfacileco por pagi luprezon favoras « interŝanĝon de servoj » postulitaj de la junulinoj la posedantoj. La pligraviĝo de mizeraj situacioj nutras la disvolviĝon de prostituadaj retoj.
La rimedoj altruditaj por malgrandigi la krizon plifortigas la neegalecajn situaciojn inter viroj kaj virinoj.
La devigo por la ŝtatoj malgrandigi siajn publikajn deficitojn, necesigas malgrandiĝon de la publikaj servoj, kun drasta malpliigo de la dungebloj. Kaj tie, la plej multnombraj salajruloj estas virinoj.
Ĉar la publikaj servoj ne plenumas la prestaĵojn, ili estas plenumendaj de la virinoj, laŭ ilia tradicia rolo, tial plifortigantaj ilian eksigon.
La reformaj rimedoj proponitaj de la mastraro ĉe la labor-merkato rekomendas la kreskon de portempa laboro, la malaltiĝon de la salajroj, la malaltiĝon de la labor-daŭro, eĉ por la portempaj horaroj : rimedoj, kiuj plifortigas la neegalecan situacion ĉe la virinoj.
La krizo, ekonomia, financa, kultura, detruas la egalecajn valorojn, kaj devigas regreson koncerne al la pozicio de la virinoj en la socio, kadre de reveno al reakciaj ideoj : la loko de virinoj estas hejme. Perdo de la kapableco socie konstrui sin pere de profesio, instigas virojn montri viran bildon hejme : la nombro de familiaj perfortoj kontraŭ virinoj krekas en multaj el niaj landoj.
Niaj sindikatoj ne rezignos. Tra la partnerado, iliaj gemilitantoj daŭrigos la batalon por egaleco inter viroj kaj virinoj, kiaj ajn estos la situacioj. Tiucele, niaj organizoj devontigas sin :
*- regule bilanci pri la evoluo de la virin-laboro en ĉiuj el niaj regionoj ;
- adopti, en niaj organizoj, rimedojn favorajn al virinaj engaĝiĝoj kaj prikonsideroj de iliaj specifaj problemaroj kaj postuloj ;
- trakti transverse en ĉiuj projektoj, la komparan situacion de viroj kaj virinoj.
* Daŭrigi la interpelacion de la regionaj estraroj, petante de ili :
- ebligi la konon de la situacio de la virinoj koncerne al laboro kaj formado, tra statistikoj kiuj estu dispartigitaj laŭ seksoj ;
- firme atenti pri la respekto de la rimedoj koncerne al egaleco jam validitaj en la leĝaroj ;
- subteni efikajn politikojn pri formado kaj interesigo ebligantaj ŝanĝiĝajn kondutojn kaj agmanierojn ligitajn kun kliŝoj koncerne al la sociaj roloj de viroj kaj virinoj ;
- krei, disvolvi publikajn subkonstruaĵojn por infanvartejoj, infanetlernejoj, vartado kaj flegado de dependaj homoj ;
- batali kontraŭ la disvastigo de bildoj plumontrantaj virinojn en siaj tradiciaj roloj, aŭ traktantaj ilin kiel objektojn ;
- apliki rimedojn por antaŭeviti, kontraŭbatali kaj forigi homan seksan ekspluatadon kaj ŝakradon.
* Daŭrigi la interpelacion de la regionaj mastraroj por :
- batali kontraŭ la perforto de virinoj sur la labor-lokoj ;
- obteni, ene de la firmaoj, la starigon de ĉiuj rimedoj entenitaj en la konvencioj pri profesia egaleco inter dungistoj kaj sindikatoj, unue koncernante la diagnozojn pri la profesia kaj salajra situacioj inter viroj kaj virinoj ;
- ĉesigi la masivan uzon de portempaj laboroj, nuligeblaj kontraktoj kaj malaltiĝo de salajroj, pretekste, ke okazas ekonomia krizo : la virinoj en malfortaj sociaj situacioj, kiuj kapablis adaptiĝi, tiam neeviteble elektas desperajn rimedojn ;
- instali interagadajn rimedojn por malhelpi, trakti kaj malaperigi seksan turmentadon dum la laboro.
Niaj sindikatoj daŭrigos la batalon por ke la salajroj ne plu pagu la konsekvencojn de la krizo, por ke la virinoj ne pagu krome la efikojn de la genra diskriminacio.
Et ce n'est pas fini...